Esperanto Nordio logotipo

Unua(?) Skandinavia Muzika Renkontiĝo

Pri kio temas?

Ni, kiuj ludis dum Tria Skandinavia Kongreso en majo 2022, havis la ideon, ke ni povus aranĝi renkontiĝon ie kun la celo ludi kune kaj eventuale fari koncerton kun muziko en Esperanto por la publiko.

Neniu dato aŭ jaro aŭ loko ankoraŭ estas decidita, kompreneble necesas tempon por antaŭplanado. Estus dezirinde havi lokon alireblan por esperantistoj el la skandinaviaj kaj niaj najbaraj landoj. Unu ebla loko povus esti Folkkulturcentrum, la kultura domo en Hjorthagen en Stokholmo (proksime al la pramhaveno), Svedio, kie SEF havis sian jarkunvenon en 2019.

La unua paŝo estas esplori kiom da homoj estus interesitaj. Tial, se vi estas, bonvolu sendu mesaĝon al ni kaj indiku kiujn instrumentojn vi ludas, kaj kiujn vi povus eventuale alporti mem.

Kontakto
– se vi havas demandojn

Kontaktu muzika-renkontigo @ esperantonordio.org.

 


Esperanto Nordio estas kunlaboro inter la Dana Esperanto-Asocio (DEA), Norvega Esperanto-Ligo (NEL), kaj Sveda Esperanto-Federacio (SEF).